La 10-an de januaro, ensemblo konsistanta el bonzo-kungfuistoj
de Shaolin-templo de Songshan en Henan-provinco, meza Ĉinio, komencis
sian turneon en Brisbano, ĉefurbo de Kvinslando de Aŭstralio.
La ensemblo kun 24 membroj prezentos 14 fojojn en Aŭstralio
antaŭ la 3-a de februaro.
En la lastaj jaroj la ensemblo prezentis pli ol 600
fojojn en- kaj eksterlande, kaj montris la kvintesencon de kungfuo
de Shaolin. En ilia prezentado oni povas vidi scenojn el la vivo
en Shaolin-templo.
|