La 11-an de januaro, la Ŝtata Ĝenerala Imposta Administracio
de Ĉinio proklamis, ke lastatempe Ĉinio kaj Usono venis al la unua
interkonsento pri aranĝo de anticipa prezaro. Tio donas plian determinecon
al transiga prezofiksa metodo de impostopagantoj kaj povas solvi
disputon de duobla impostokolekto.
Xie Xuren, estro de la Ŝtata Ĝenerala Imposta Administracio
de Ĉinio, diris, ke sekve de senĉesa evoluo de ekonomia kunlaboro
inter Ĉinio kaj Usono, impostaj administracioj de la du landoj tenos
pli kompaktajn kunlaborajn rilatojn.
|