La 26-an de marto okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj
Nacioj (UN) en Nov-Jorko la rekomenda konferenco de la Ŝanhaja Monda
Ekspozicio (ŜME) aranĝita de la Organiza Komitato de ŜME en 2010
kaj la delegacio de Ĉinio al UN. Ĉina ambasadoro al UN Wang Guangya
prezidis la konferencon. Li diris, ke Ĉinio laŭeble prezentas ŝancon
al ĉiuj landoj por ke ili povu partopreni tiun ĉi ekspozicion.
Wang
Guangya diris ankaŭ, ke ŜME estas la unua monda ekspozicio gastigota
de disvolviĝanta lando, tial ĝi havas gravan signifon ne nur al
Ŝanhajo, sed ankaŭ al la disvolviĝantaj landoj.
Yang Xiong, respondeculo de ŜME, diris, ke la 22-an
de marto 2006 oni sendis al ĉiuj landoj kaj internaciaj organizoj
la oficialan invitan leteron de ŜME subskribitan de ĉina ĉefministro
Wen Jiabao. Ĝis nun, aliĝon al ĝi konfirmis 124 landoj kaj internaciaj
organizoj, inkluzive de Kosta-Riko, Gvatemalio kaj Palaŭo, kiuj
ne havas diplomatiajn interrilatojn kun Ĉinio.
ŜME okazos de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro
2010.
|