En la jaro 2009 Ĉinio kaj Rusio kune faros sondadon
al Marso kaj ĝia satelito.
La 26-an de marto estroj de la Ŝtata Spaconaŭtika Administracio
de la du landoj subskribis interkonsenton pri tiu kunlaboro.
Koncerna respondeculo de la Ŝtata Spaconaŭtika Administracio
de Ĉinio diris, ke subskribo de la interkonsento pri tiu kunlaboro
estas grava mejloŝtono en la historio de spaciala kunlaborado inter
Ĉinio kaj Rusio, kaj markas, ke la spacialaj fakoj de la du landoj
faris gravan paŝon en kunlaborado de grandtipaj programoj, kaj ludos
pozitivan rolon por intensigi la strategiajn partnerajn rilatojn
inter Ĉinio kaj Rusio.
|