La 27-an de marto inaŭguriĝis la "Ĉina Nacia Ekspozicio"
en la ekspozicia centro Crocus en Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Ĝian
malfermon partoprenis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa prezidento
Vladimir Putin. Ili ankaŭ vizitis la ekspozicion.
La ekspozicio kun la temo "Reciprok-utila kunlaboro
kaj harmonia disvolviĝo" estas grava parto de la "Ĉina
Jaro" de 2007 en Rusio. La ekspozicio kun la totala areo de
ĉ. 20 mil kvadrataj metroj montras longan historion kaj brilan kulturon
de Ĉinio, konigas atingojn akiritajn de Ĉinio en ĉiuj kampoj, de
post kiam ĝi praktikis pordo-malfermon kaj reformadon, retrorigardas
disvolvan procezon de la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj
inter Ĉinio kaj Rusio kaj prezentas gravajn kunlaborajn programojn
de ambaŭ flankoj.
La "Ĉina Jaro" en Rusio inaŭguriĝis en la
26-a de marto en Kremlo.
|