La 27-an de marto la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj oficiale publikigis en Pekino desegnon de
medaloj de la Pekinaj Olimpikoj 500 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj
en 2008.
Laŭ
tiu ĉi desegno, la medaloj havas 70 milimetrojn en la diametro kaj
6 milimetrojn en la dikeco. Fronte de la medaloj estas desegnaĵo,
difinita de la Internacia Olimpika Komitato kaj prezentanta la helenan
venko-diinon Nike starantan kun flugiloj kaj la helenan arenon Panathinaikos,
kaj dorse de la medaloj — inkrustita jado kun metala desegnaĵo kaj
emblemo de la Pekinaj Olimpikoj en la mezo.
|