Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sportejoj por Pekinaj Olimpikoj plejparte finkonstruotaj ĉe la fino de 2007

La 28-an de marto ĝenerala inĝeniero Wu Jingjun diris en Pekino, ke konstruado de la sportejoj por la Pekinaj Olimpikoj iras glate. Ili ĉiuj, escepte de la Ŝtata Stadiono de Ĉinio, estos finkonstruitaj ĉe la fino de 2007.

Nun, oni jam finkonstruis ĉefajn partojn de la 12 sportejoj, inkluzive de la Ŝtata Stadiono de Ĉinio kaj la Ŝtata Naĝo-Centro, 11 sportejoj estas en rekonstruado kaj startis la konstruado de 6 el 8 provizoraj stadionoj.