En la fino de marto la usona aviada
kompanio Unuigitaj Aerlinioj oficiale inaŭguris la rektan flugon
de la Pekina Ĉefurba Flughaveno al la Vaŝingtona Dulles-a Internacia
Flughaveno. Tio estas la unua rekta flugo inter la du ĉefurboj.
Glenn Tilton, prezidanto de la usona
aviada kompanio Unuigitaj Aerlinioj, diris, ke Pekino kaj Vaŝingtono
ambaŭ estas en la vico de gravaj ĉefurboj de la mondo, ilia interligo
forte akcelos reciprokadon de la du landoj en politiko, komerco
kaj kulturo, tial la unua flugo povas esti historia evento.
|