De la 2-a de aprilo 2007 fremdlandaj 
              bankoj kiel Hongkong-Ŝanhaja Banka Kompanio (Ĉinio), Norma kaj Ĉarta 
              Banko (Ĉinio), Banko de Orienta Azio (Ĉinio) kaj Nacia Urba Banko 
              de Nov-Jorko (Ĉinio) akiris la operacian licencon de entrepreno 
              kiel leĝa persono en Ĉinio kaj komencis operacion pri diversaj financaj 
              aferoj, inkluzive de deponado de renminbi (antaŭe ili akceptis nur 
              fiksan deponon de renminbi en sumo egala al pli ol 100 mil eŭroj) 
              kaj la loĝantoj sur la ĉeftero de Ĉinio povas malfermi konton en 
              ili same kiel en ĉinaj bankoj.
              Ekde la praktiko de la "Regularo 
              pri administrado de fremdlandaj bankoj en Ĉinio", la unuaj 
              fremdlandaj bankoj jam akiris la statuson de entrepreno kiel leĝa 
              persono en Ĉinio. Nun sur la ĉeftero de Ĉinio, krom la supre menciitaj 
              kvar bankoj, 8 fremdlandaj bankoj, inkluzive de la Hengsheng-a Banko, 
              Banko de Wing Hang kaj Banko de Nederlando, havos la statuson de 
              entrepreno kiel leĝa persono en Ĉinio. 
              
               
               
              
             
             
             |