 La 2-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao subskribis
ordonon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio por nomumi Donald Tsang
Yam-kuen la tria-sesia ĉefadministranto de la Hongkong-a Speciala
Administra Regiono de Ĉinio. Tsang enoficiĝos la 1-an de julio.
Wen
Jiabao diris: "La centra registaro esperas, ke la hongkong-aj
registaro kaj popolo, gvidate de Donald Tsang Yam-kuen, ĉiuflanke
praktikos kaj realigos la Bazan Leĝon de la Hongkong-a Speciala
Administra Regiono de Ĉinio, persistos en la principoj pri 'unu
lando kun du sistemoj', 'hongkong-anoj administras Hongkong' kaj
en alta aŭtonomeco, faros pli grandan kaj novan kontribuon al la
longdaŭraj prospero kaj stabileco de Hongkong."
Dum la voĉdonado de la tria-sesia ĉefadministranto
de Hongkong en la 25-a de marto, Donald Tsang Yam-kuen gajnis 649
voĉojn, je pli ol 80% de la totala.
|