La
14-an de januaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris paroladon en
la 10-a kunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio,
Japanio kaj Korea Respubliko. Li alvokis, ke ĉiuj landoj klopodu
por konstrui harmonian Orientan Azion.
La kunveno okazis en Cebu en la mezo de Filipinoj.
En la parolado titolita "Kune Konstrui Pacan, Prosperan kaj
Harmonian Orientan Azion", Wen Jiabao alvokis, ke la koncernaj
landoj venu al akordo en kelkaj punktoj:
Unue, reciproka fido kaj harmonia kunestado en politiko;
due, reciproka profitigo kaj kuna disvolvado en ekonomio; trie,
reciproka helpado kaj kunlaboro en sekureco; kvare, reciproka lernado
kaj sorbado en kulturo.
Wen Jiabao diris, ke pro kuna klopodo de ĉiuj landoj
en la pasintaj 10 jaroj, la kunlaboro de la sudorient-aziaj landoj
kaj la tri landoj sin trovas en situacio de pozitiva disvolvo kaj
granda vivipovo kaj starigis ĉefan pozicion en la orient-azia kunlaboro.
Faktoj pruvis, ke la disvolviĝo de la asocio profundigis reciprokan
komprenon kaj fidon inter la landoj, akcelis ekonomian kreskon kaj
socian progreson de la regiono, akcelis stabilecon kaj disvolviĝon
de Orient-Azio, kaj altigis pozicion kaj influon de la regiono en
la internacia komunumo.
Wen Jiabao atingis Cebu vespere de la 13-a kaj partoprenis
en la kunveno de gvidantoj de la orient-aziaj landoj. La temo de
la kunveno estis "Retrospektivo kaj perspektivo de kunlaboro
de la asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko". La partoprenantoj
diskutis kiel intensigi kaj profundigi la kunlaboron de la koncernaj
landoj kaj konstrui longtempan celon pri konstruado de orient-azia
komunumo kun la asocio kiel la ĉefa kanalo.
Wen Jiabao faros oficialan viziton al Filipinoj.
|