Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio, grava partnero de afrikaj landoj en ekonomio kaj komerco

La 3-an de aprilo la Konferenco pri Komerco kaj Disvolvo de UN publikigis la raporton pri "Rekta Investo de Azio al Afriko". Ĉeestantoj opiniis, ke Ĉinio jam fariĝis unu el plej gravaj partneroj de afrikaj landoj en ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj afrikaj landoj povas pli multe altiri investon de Ĉinio por akceli sian ekonomian disvolviĝon.

Laŭ la raporto, la komerca sumo inter Afriko kaj Ĉinio kreskis de 11 miliardoj da usonaj dolaroj en 2000 al 56 miliardoj en 2006, tuj post Usono kaj Francio.