La 4-an de aprilo Hua Jianmin, ŝtata konsilanto de Ĉinio kaj ĝenerala
sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en Pekino, ke
Ĉinio deziras pliintensigi kunlaboron kun Turkio en personaj kaj
administraj aferoj.
Tiutage Hua Jianmin renkontiĝis en
Pekino kun Mehmet Ali Sahin, vicĉefministro kaj ŝtatafera ministro
de Turkio. Li diris, ke en la pasintaj 36 jaroj, kunlaboro de la
du landoj en politiko, komerco, kulturo kaj aliaj kampoj senĉese
profundiĝas.
|