Laŭ la plej nova statistiko publikigita de la Ĉina Aŭto-Industria
Asocio en la 6-a de aprilo, pli ol 1.12 milionoj da aŭtoj estis
venditaj en Ĉinio de januaro ĝis marto, pli multe je pli ol 30%
kompare kun la sama periodo de 2006.
Koncerna specialisto montris, ke sekve
de malpliigo de administra kosto de aŭtaj kompanioj de Ĉinio kaj
pligrandigo de aŭtoprodukta kvanto, la prezo de aŭtoj fabrikitaj
en Ĉinio ankoraŭ malpliiĝos. Dank' al tio, grandnombraj aŭtoj eniris
en familiojn de ĉinoj. Do, alvenos epoko de grandskala popularigo
de aŭtoj en Ĉinio en 2008 aŭ 2009.
-
|