La 8-an de aprilo la Komerca Federacio de Ĉinio kaj la Tutlanda
Centro de Komercaj Informoj de Ĉinio publikigis raporton pri disvolva
stato de la konsumaĵa merkato de Ĉinio. Laŭ la raporto, en 2006
la jara totala sumo de detalaj konsumaĵoj superis 7.6 mil miliardojn
da juanoj (ĉ. 7.7 juanoj = 1 usona dolaro), je 10% pli multe ol
tiu en 2005. La kreska rapideco estas la plej granda de post 1997,
kiam okazis la Azia Financa Krizo.
Laŭ antaŭkalkulo de la raporto, la
ĉi-jara totala sumo de la detalaj konsumaĵoj atingos 8.7 mil miliardojn
da juanoj.
|