La 9-an de aprilo, la Ĉefa Stabejo de la Konfucea Instituto
oficiale fondiĝis en Pekino. Laŭ "Regularo de la Konfucea Instituto",
la Ĉefa Stabejo estas la plej alta administra organo de ĉiuj konfuceaj
institutoj de la mondo.
Nun funkcias pli ol 140 konfuceaj institutoj en pli
ol 50 landoj kaj regionoj. La Konfucea Instituto jam fariĝis grava
ejo por alilandanoj por lerni ĉinan kulturon kaj koni modernan Ĉinion.
La Ĉefa Stabejo de la Konfucea Instituto akcelos interŝanĝon de
la konfuceaj institutoj en diversaj lokoj, kaj plialtigos instruan
nivelon per organizado de interŝanĝaj aktivadoj.
|