Unua paĝo >> Aktualaĵoj


"Vojaĝo de olimpikaj familioj en Pekino" lanĉita

En la 9-a de aprilo la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj de 2008 oficiale lanĉis la agadon de "vojaĝo de olimpikaj familioj en Pekino".

La Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj de 2008 (www.beijing2008.cn) varbas tra la tuta mondo kandidatojn, el kiuj la ret-uzantoj elektos 5 ĉinajn olimpikajn familiojn kaj 5 eksterlandajn olimpikajn familiojn, kiuj venos al Pekino unu jaron antaŭ la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, kaj partoprenos en serio da agadoj.