Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro vizitis Korean Respublikon

La 10-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Seulon, ĉefurbo de la Korea Respubliko, kaj komencis sian oficialan viziton de du tagoj.

Wen Jiabao diris en flughaveno: "Senĉesa solidigo kaj disvolvo de la tutflanka kunlabora partnera interrilato de Ĉinio kaj Koreio estas ĉiama politiko de Ĉinio. Mia vizito celas pliintensigi strategian interkomunikadon, akceli reciprok-utilan kunlaboron kaj disvastigi komunan intereson."

Dum la vizito la ŝtataj gvidantoj de la du landoj interŝanĝis opiniojn pri ambaǔflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaǔ flankojn kaj ĉeestis aktivadon por memorigi la 15-an datrevenon de la fondiĝo de diplomatia interrilato de la du landoj.

Poste Wen Jiabao vizitos Japanion de la 11-a de aprilo.