Antaŭ nelonge Gao Qiang, ministro de la Ministerio
de Sano de Ĉinio, diris, ke Ĉinio instigas eksterlandanojn establi
hospitalojn en Ĉinio, kaj permesas, ke ili povos posedi 70% de akcioj
de kune investitaj hospitaloj.
En la Ĉina Disvolva Forumo Gao Qiang diris, ke ĉe la
aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio faris promeson pri eniro
de eksterlanda kapitalo en la ĉinan medicinan merkaton; ke eksterlanda
kapitalo rajtas kun ĉinaj entreprenoj aŭ socia kapitalo fondi kune
medicinajn instituciojn, kaj posedi plejparton de la akcioj.
|