Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj haĝuloj revenas hejmen el Mekko

Post haĝado al Mekko de pli ol 40 tagoj, ĉinaj islamanoj, kiuj faris haĝajn lecionojn en la islama sanktejo Mekko, nun sinsekve revenas hejmen.

La 12-an de januaro, plenuminte religiajn lecionojn en Mekko, 330 islamanoj de la Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono aviadile revenis al Lanzhou, ĉefurbo de Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio.

De la 6-a ĝis la 10-a de januaro, pli ol 990 islamanoj faris haĝadon al Mekko.