|    La 11-an de aprilo, invitite de la japana ĉefministro 
              Shinzo Abe, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Tokion, ĉefurbo 
              de Japanio, kaj komencis sian oficialan viziton de tri tagoj. Tio 
              estas la unuafoja vizito de ĉina ĉefministro al Japanio en la lastaj 
              7 jaroj.
               Wen 
              Jiabao nomis sian viziton al Japanio "glaciorompa vizito" 
              celanta antaŭenpuŝi la interrilatojn de la du landoj.  Dum la vizito Wen Jiabao intervidiĝos kun japana tennoo 
              Akihito, interparolos kun japana ĉefministro Shinzo Abe kaj prelegos 
              en la japana parlamento. Tio estas la unua fojo en la pasintaj 22 
              jaroj, ke gvidanto de Ĉinio prelegas en la japana parlamento.
  
              
              
             
 |