Je la 11-a horo kaj 27 minutoj de la 11-a de aprilo
Ĉinio lanĉis la oceanologian sateliton "Haiyang n-ro 1 B"
en la Taiyuan-a Satelitolanĉa Centro, kaj la satelito precize eniris
en la difinitan orbiton.
Laŭ informo de la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio,
la satelito servas por sondi maran medion, ekspluati kaj utiligi
resursojn de maraj kreskaĵoj, konstrui havenojn kaj golfojn, superregi
kaj preventi maran poluadon, enketi kaj ekspluati marbordajn resursojn
de Ĉinio, ktp.
En la jaro 2002 Ĉinio lanĉis la unuan oceanologian sateliton
"Haiyang n-ro 1 A", kaj per ĝi akiris grandan kvanton
da donitaĵoj de la mara superregado.
Ĉinio laŭpaŝe disvolvos la aferon de oceanologia satelito
kaj lanĉos la sateliton "Haiyang n-ro 2" en la jaro 2009.
|