Ĉinio finos preparon por la ĝenerala enketado pri fontoj
de poluaĵoj en la fino de tiu ĉi jaro, kaj komencos ampleksan enketadon
en la venonta jaro. La enketado celas koni fontojn de diversaj poluaĵoj,
nombron kaj dispozicion de instalaĵoj traktantaj poluaĵojn, koni
la specojn, ellasitan kvanton kaj cellokon de ĉefaj poluaĵoj ktp.
Kun rapida kaj daŭra disvolviĝo de la ĉina ekonomio,
rapide kreskas ankaŭ energia konsumo kaj ellasita kvanto de poluaĵoj.
La enketado helpas ellaboron de scienca politiko pri mediprotektado.
|