Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis malpermeso de fiŝkaptado en Yangzi-rivero
de 2007, kio ludos aktivan rolon por protekti resursojn de la rivero.
Yangzi-rivero, la plej longa rivero de Ĉinio, estas
nomata "geno-teko de ĉinaj dolĉ-akvaj fiŝoj", kaj plejparto
de speciaj resursoj de ĉinaj dolĉ-akvaj fiŝoj devenas de Yangzi-rivero.
Sed en la lastaj kelkaj jaroj, sekve de drasta disvolviĝo de la
ekonomia zono de Yangzi-rivero, la ekologia medio de la rivero estas
minacata de akva poluado, grandskala surakva konstruado, kontraŭleĝa
fiŝkaptado ktp.
En la jaro 2003 Ĉinio ekpraktikis la sistemon de malpermeso
de fiŝkaptado en Yangzi-rivero en difinita periodo. Tio certagrade
efikas por protekti resursojn de la rivero.
|