La 15-an de aprilo la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj
publikigis, ke komenciĝis mondsfere vendado de la biletoj por la
Pekinaj Olimpikoj. Loĝantoj en Ĉinio povas aboni ĉe la oficiala
retejo de la Pekinaj Olimpikoj aŭ 1000 biletejoj de la Ĉina Banko,
kaj tiuj kiuj loĝas ekster Ĉinio povas peti Olimpikajn Komitatojn
de siaj landoj aŭ regionoj.
Laŭ kalkulo pri la kapacitoj de la sportejoj kaj antaŭkalkulo
pri la tagordoj de konkursoj, 7 milionoj da biletoj estos aĉeteblaj,
inkluzive de 60 mil por la inaŭguro.
Junie aŭ julie de 2008 la organiza komitato komencos
distribui la biletojn. Biletoj ekster Ĉinio estos distribuataj de
lokaj agentejoj de la Olimpikoj.
|