
La 14-an de aprilo la ĉina kvara pacdefenda kontraŭtumulta polica
trupo el 95 membroj revenis al la urbo Fuzhou en sudorienta Ĉinio.
En aŭgusto de 2006 la trupo venis al Haitio por plenumi
pacdefendan taskon. Dum sia restado en Haitio ili sinsekve plenumis
armitan patroladon en danĝera regiono de Porto-Princo, ŝosean armitan
patroladon kaj protektadon de elekta centro.
De post oktobro de 2004 Ĉinio sendis al Haitio sume
kvin pacdefendajn kontraŭtumultajn policajn trupojn.
|