La 16-an de aprilo okazis en Wuhan, Ĉinio, la 3-a Internacia
Kongreso de Botanika Ĝardeno. Tio estas la unua fojo, ke azia lando
gastigis tiun kongreson de plej alta nivelo.
726 botanikistoj kaj hortikulturistoj el 89 landoj
kaj regionoj kaj 252 ĉinaj reprezentantoj diskutis pri la temo "Konstrui
daŭrigeblan estontecon: Funkcio de botanika ĝardeno".
Ĝi
estas la plej influa akademia tutmonda kongreso en la rondo de hortikulturo,
iniciatita de la Unio de Internacia Protekto de Botanika Ĝardeno
kaj okazas en ĉiu tria jaro komisiite al unu el la plej influaj
botanikaj ĝardenoj en la mondo. Ĝi celas liveri interŝanĝan platformon
por laborantoj de botanikaj ĝardenoj kaj difini la taskon kaj celon
de botanikaj ĝardenoj en planta protektado, media edukado kaj daŭrigebla
disvolvado.
|