Laŭ informo de la Mediprotekta Buroo de Heilongjiang-provinco
en nordorienta Ĉinio, la provinco ĉiuflanke antaŭenpuŝos ekologian
konstruadon en la jaro 2007.
Heilongjiang estas la tria pruva ekologia provinco post
la provincoj Hainan kaj Jilin. Ĝis la fino de 2006, la totala nombro
de naturaj parkoj en Heilongjiang atingis 177, kiuj areas pli ol
5.45 milionojn da hektaroj.
|