Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Francio Festivalo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio

La 16-an de aprilo inaŭguriĝis en la sidejo de Unesko en Parizo la Festivalo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio, okazigita de la Ĉina Kultura Ministerio, la Ĉina Akademio de Artoj kaj la Centro de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio.

La festivalo konsistas el ekspozicio kaj surloka prezentado: 337 fotoj sur 120 tabuloj, pli ol 80 valoraj objektoj, surloka farado de Tangkao (origina tibeta pentrarto), brodaĵo kaj papertondaĵo...

La arta prezentado inkluzivas Kunqu-operon, Guqin-muzikon, Muqam-varieteon (sinteza artformo el kanto, danco kaj muziko de Xinjiang), kaj mongolan longan popolkanton Urtiin Duu, enlistigitajn en la liston de "Reprezentantaj Ĉefverkoj de Buŝaj kaj Nemateriaj Heredaĵoj de la Homaro", kaj elstarajn verkojn elektitajn el la "Listo de la Unuaj Ŝtatnivelaj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio", ekzemple kantoj de Dong-nacio kaj marioneta teatro de Quanzhou.