Unua paĝo >> Aktualaĵoj


UN fondis aĉetan institucion en Ĉinio

En la 16-a de aprilo establiĝis en la urbo Kantono en suda Ĉinio komuna aĉeto-akcela centro de la 101-a Ĉina Kantona Eksporta kaj Importa Foiro. Ĝi celas konstrui varo-provizan kanalon inter aĉetaj institucioj de UN kaj ĉinaj entreprenoj kaj akceli partoprenon de ĉinaj entreprenoj en aĉetado de UN.

Yavar Khan, direktoro de departemento pri aĉetado de Aĉeta Servo de UN, diris, ke ĉinaj produktoj estas bonkvalitaj kaj malmultekostaj, tial en la ĉina merkato, oni povas aĉeti pli multe da produktoj per la sama monsumo. Oni esperas per la aĉeto-akcela centro altiri partoprenon de pli multaj ĉinaj entreprenoj en aĉetado de UN.

Nun ĉinaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj tre interesiĝas pri partopreno en aĉetado de UN. Depost okazigo de aktivado disvastigi aĉetadon de UN en la Kantona Eksporta kaj Importa Foiro en la jaro 2000, la nombro de entreprenoj, kiuj registriĝis en aĉeta institucio de UN, superis 200.