La
15-an de januaro 2007 establiĝis en Pekino Internacia Polica Interkomuniko
de la Pekinaj Olimpikoj cele intensigi interkomunikadon kaj kunlaboron
kun koncernaj internaciaj organizoj, bati internacian terorismon
kaj garantii sekurecon de la Pekinaj Olimpikoj.
La Interkomuniko faros informo-interŝanĝon kaj kunlaboron
kun alilandaj policoj rilate sekurecon kaj gardon de la Olimpikoj,
lernos sperton de la pasintaj Olimpikoj kaj grandaj internaciaj
konkursoj kaj establos informan kanalon kun alilandaj sekurecaj
organizoj.
|