Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 8-a Plena Konferenco de la Kunordiga Komitato de Internacia Olimpika Komitato por la 29-aj Olimpikoj

La 19-an de aprilo fermiĝis en Pekino la 8-a Plena Konferenco de la Kunordiga Komitato de Internacia Olimpika Komitato por la 29-aj Olimpikoj. Dum la tritaga konferenco, la komitato kaj la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj okazigis 9 laborgrupajn kunvenojn kaj 45 publikajn kunvenojn pri medio, funkciado de amaskomunikiloj, servo al spektantoj, teama konstruado, olimpika familio kaj aliaj 46 temoj.

En la fermo Hein Verbruggen, prezidanto de la kunordiga komitato, diris, ke la profesia nivelo de la prepara teamo por la Pekinaj Olimpikoj refoje donis al la komitatanoj profundan impreson. Ĉiu konferenco de la komitato pliigas la fidon de la Internacia Olimpika Komitato pri sukcesigo de la Olimpikoj en 2008.