Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ekonomio kreskis je 11.1% en la unua trimestro

Laŭ la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio en la unua trimestro de la kuranta jaro, ĉina totala enlanda produktovaloro estis 5028.7 miliardoj da juanoj (ĉ.7.7 juanoj egalas al 1 usona dolaro), je 11.1% pli multe ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. La kreska rapideco estas je 0.7% pli alta ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

La ĉefaj normoj de la nacia ekonomio tenis rapide kreskan tendencon. Enspezo de la urbanoj kaj kamparanoj grandmezure kreskis kaj tiu de la kamparanoj kreis novan rekordon de kresko en la lastaj 10 jaroj; iom falis kreska rapideco de investo de fiksa kapitalo.