Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis jarkunveno de la Azia Forumo de
2007 en Bo'ao

 
En la kunvenejo de la Azia Forumo en Bo'ao

La 22-an de aprilo fermiĝis la jarkunveno de la Azia Forumo de 2007 en Bo'ao, urbo de Hainan-provinco en suda Ĉinio.
Parolas Wu Bangguo, prezidanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio dum la jarkunveno.

Ĝia temo estas "Azia venko en la hodiaŭa tutmonda ekonomio -- renovigo kaj daŭrigebla disvolviĝo". Dum la dutaga kunveno 1400 homoj el diversaj rondoj de 36 landoj kaj regionoj profunde interŝanĝis opiniojn kaj diskutis pri integrigo de azia ekonomio, azia kunlaboro por garantio de resursa sekureco, socia respondeco kaj daŭrigebla disvolviĝo de entreprenoj, kreivo de banko kaj telekomunikado.