La 22-a de aprilo estis la 38-a Monda Tergloba Tago.
Ĉinio okazigis en diversaj lokoj aktivadojn kaj instigas la popolanojn
protekti la sovaĝajn animalojn kaj ŝpari resursojn por bone prizorgi
la terglobon, komunan hejmon.
En la 22-an de aprilo departementoj pri fiŝkaptado de
7 provincoj kaj municipoj de Ĉinio liberigis du milionojn da fiŝoj
kaj sovaĝaj akvaj animaloj de raraj specoj.
|