Ĉinio
pluapaŝe akcelas "Planon de Pluvo kaj Roso" pri trejnado
de malriĉaj kamparanoj, kaj klopodas por doni laboron al 5 milionoj
da malriĉaj kamparanoj de 2006 ĝis 2010.
Tion
diris Liu Fuhe, proparolanto de la Gvida Oficejo de Kontraŭmalriĉeco
kaj Disvolvo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro, en la 23-a de aprilo
en Pekino.
Laŭ statistiko, la nombro de malriĉuloj en la ĉina kamparo,
kiuj ankoraŭ ne solvis vivtenadon, reduktiĝis al ĉ. 23 milionoj.
Tiuj malriĉuloj vivas ĉefe en regionoj kun malbonaj vivkondiĉoj,
tial estas malfacilege por ili sin liberigi de malriĉeco.
|