La 
              22-an de aprilo, en jarkunveno de la Azia Forumo de 2007 en Bo'ao, 
              Xi Guohua, vicministro de la Ministerio de Informa Industrio de 
              Ĉinio, diris, ke Ĉinio jam malfermis telekomunikan valor-aldonan 
              servon al eksterlandaj komercistoj. 
             Li diris, ke rompi monopolon kaj enkonduki konkurencon 
              favoras disvolvon de la ĉina telekomuniko kaj ankaŭ tiun de la nacia 
              ekonomio, kaj Ĉinio bonvenigas eksterlandajn entreprenojn, kiuj 
              estas konformaj al koncernaj kondiĉoj, aliĝi al funkciigado de la 
              ĉina telekomuniko.  
               
             
              
              
               
              |