Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Internacia Foiro de Translanda Aĉetado de Ĉinio de 2007 en Ŝanhajo

La 24-an de aprilo, Gao Hucheng, vicministro de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, diris, ke en la unua trimestro, Ĉinio havis favoran saldon de 46.4 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉar 50% de la ekstera komercado de Ĉinio estas pri plilaborado, la stato de favora saldo de Ĉinio daŭros certan tempon. Sed por akceli komercan ekvilibron, la ĉina registaro jam alprenis necesajn rimedojn.

La Internacia Foiro de Translanda Aĉetado de Ĉinio de 2007 okazos en septembro. Por akceli importadon, la foiro establos specialan fakon por ĉinaj internaciaj aĉetantoj. Tiam ĝin ĉeestos 260 aĉetaj entreprenoj, 8 000 vendaj entreprenoj kaj ĉ. 200 ekspoziciaj entreprenoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Antaŭdireble, la sumo de aĉetado superos 10 miliardojn da usonaj dolaroj.

La Internacia Foiro de Translanda Aĉetado de Ĉinio de 2007 estas la plej granda aĉeta konferenco en Ĉinio, kaj ĝia antaŭa formo estas la Foiro de Translanda Aĉetado de Ŝanhajo. De 2002 la foiro okazis en ĉiu jaro.