Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Plano de volontula servo en okcidenta Ĉinio en 2007

La 24-an de aprilo rekomenciĝis en Pekino plano de studento-volontula servo al okcidenta Ĉinio en la jaro 2007. La plano varbos 7000 ĉi-jarajn universitatajn diplomitojn por ke ili volontule servu 1-2 jarojn en la kamparo kaj urbetoj en okcidenta Ĉinio.

La plano estis iniciatita en la jaro 2003 kaj celas, ke universitataj diplomitoj faru volontulan servon en edukado, kuracado, agrikultura tekniko kaj leĝa helpo en okcidenta Ĉinio. Pli ol 57 miloj da diplomitoj jam donis tian servon en la okcidentaj regionoj de Ĉinio.