Lastatempe Ĉinio komencis provizi Yangzi-riveron per
fiŝidoj de ĝiaj raraj fiŝspecoj. En la 12 ejoj en 9 provincoj ĉe
Yangzi-rivero, oni liberigis sume 400 mil fiŝidojn, inkluzive de
ĉina huzo, dabryanus-huzo kaj mugilo. Inter ili estas 110 mil ĉinaj
huzidoj, la A-klasaj protektataj animaloj de Ĉinio.
Laŭdire, la provizo de la fiŝidoj estas la plej granda
en Yangzi-rivero en la lastaj jaroj.
|