Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino Internacia Sporta Kongreso

La 24-an de aprilo inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Sporta Kongreso. Ĝin ĉeestis pli ol mil homoj inkluzive de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, prezidanto Jacques Rogge de la Internacia Olimpika Komitato kaj reprezentantoj de la Ĝenerala Asocio de la Internaciaj Sportaj Federacioj, la Internacia Olimpika Komitato kaj aliaj koncernantaj rondoj.

La 25-an de aprilo, sin prezentis per siaj reprezentantoj Pyeong Chang de Koreio, Sochi de Rusio kaj Salzburg de Aŭstrio, la kandidataj urboj de la Vintraj Olimpikoj en 2014. La 4-an de julio de la kuranta jaro, oni decidos la gastigantan urbon dum la 119-a konferenco de la Internacia Olimpika Komitato en Gvatemalo.