La 15-an de januaro, ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis kun
taĝika prezidento Emomali Sharipovich Rakhmonov en Pekino. Ili interŝanĝis
opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj komune atentataj problemoj.
Okaze de la 15-a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj
rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio, Emomali Sharipovich Rakhmonov vizitas
Ĉinion. Hu Jintao kredas, ke la vizito helpos la du landojn retrospektivi
la pasintecon, bonesperi pri la estonteco kaj akceli pluapaŝan evoluon
de la amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio.
|