Vespere de la 26-a de aprilo oni publikigis en Pekino
la desegnon de la torĉo de la 29-aj Olimpikoj de 2008 en Pekino
kaj la itineron irotan de la torĉo.
Sankciita
de la Internacia Olimpika Komitato, la projekto de la torĉo estis
bazita sur la ĉina tradicia desegna formo de nubofloko kaj la formo
de paperrulo. Laŭ plano la transdonado de la torĉo komenciĝos la
31-an de marto de 2008, kaj daŭros 130 tagoj kaj la itinero longas
ĉirkaŭ 137 mil kilometrojn. La torĉo atingos ankaŭ Ĉomolangma-montpinton,
la plej altan en la mondo, kaj Taibei, ĉefurbo de Taiwan-provinco,
Ĉinio.
|