Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis 2-a Investa kaj Komerca Foiro de Centra Ĉinio

La 26-an de aprilo inaŭguriĝis en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco en meza Ĉinio, la 2-a Investa kaj Komerca Foiro de Centra Ĉinio organizita de la Ministerio de Komerco de Ĉinio kaj registaroj de ses provincoj en centra Ĉinio.

Al la foiro oni invitis pli ol 30 mil en- kaj eksterlandajn komercistojn, inkluzive de 10 mil eksteraj komercistoj el pli ol cent landoj kaj regionoj.