Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Malfermiĝis la Tria Forumo de Ekonomio, Komerco kaj Kulturo de la Du Bordoj de Ĉinio

La 28-an de aprilo malfermiĝis la Tria Forumo de Ekonomio, Komerco kaj Kulturo de la Du Bordoj de Ĉinio. La temo estas rekta flugo, edukado kaj turismo. 500 homoj partoprenis la forumon. Krom membroj de Kuomintango, venis ankaŭ reprezentantoj de la Popola-Unua Partio, la Nova Partio kaj la Senpartia Federacio, kaj personoj por aviado, mara trafiko, edukado kaj turismo de Taiwan.

Unu tagon antaŭe, Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, renkontiĝis kun Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango, kaj liaj sekvantoj. Jia diris, ke la temo de la forumo estas problemo zorgata de la samlandanoj de la du bordoj, kaj estas grava komuna tasko de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango.

Lien diris, ke la 300 reprezentantoj el diversaj rondoj de Taiwan reprezentas la volon kaj deziron de la popolo de Taiwan. Ili esperas vidi pacon, interŝanĝon, disvolviĝon kaj reciprokan profiton de la du bordoj. Li kredas, ke la forumo sukcesos kaj akiros fruktojn.