La 27-an de aprilo Liu Jianchao, proparolanto de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio jam elmetis
seriozan proteston kontraŭ Usono kaj postulis, ke Usono preventu
refojan okazon de simila evento.
Matene de la 25-a de aprilo, kvin usonaj turistoj faris
kontraŭleĝan aktivadon celantan secesii Ĉinion. Ĉina Publiksekureca
Departemento bremsis tion. La departemento pelis tiujn homojn el
Ĉinio laŭ la "Administra Leĝo pri En- kaj Eksterlandiĝo de
Alilandanoj".
Li diris, ke Tibeto estas neapartigebla parto de la
ĉina teritorio. La ĉinaj registaro kaj popolo ne toleras ian ajn
aktivadon celantan secesii Ĉinion. Laŭ koncerna internacia konvencio
kaj la dulanda konsula kontrakto, Ĉinio informis la usonan registaron
pri tio kaj elmetis seriozan proteston. Ĉinio postulis, ke Usono
alprenu efikajn rimedojn por ke usonaj civitanoj alvenantaj al Ĉinio
observu ĉinajn leĝojn kaj regulojn.
|