Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la Internacia Forumo pri Daodejing

La 27-an de aprilo fermiĝis la Internacia Forumo pri Daodejing (la Libro de Laŭzi) en Elizabeto-stadiono, Hongkong. Taoismaj pastroj okazigis ceremonion por preĝi por paco de la mondo, harmonio de la socio kaj simpatio de la homoj.

La forumo daŭris 6 tagojn en Xi'an kaj Hongkong. Ĝin partoprenis taoismaj pastroj, specialistoj kaj aliaj sociaj eminentuloj el 17 landoj kaj Hongkong, Makao kaj Taiwan de Ĉinio. La temo estis "Harmonia mondo kaj kontaktiĝo pere de Tao" kaj la subtemoj estis: Daodejing kaj harmonia kulturo, Daodejing kaj ekologia mediprotektado, Daodejing kaj moderna administrado, Daodejing kaj higieno.

Daodejing verkita de Laŭzi estas tre grava klasikaĵo de tradicia kulturo de Ĉinio. Ĝi havas 500 versiojn de pli ol 30 lingvoj, inkluzive de Esperanto.