Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Leĝo de Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj de Ĉinio ludos pozitivan rolon

La 27-an de aprilo la Ŝtata Ĝenerala Administracio de Imposto de Ĉinio anoncis, ke venontjare Ĉinio praktikos la Leĝon de Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj, same taŭgan kaj por ĉinaj entreprenoj kaj por entreprenoj de fremdlandaj kapitaloj. La leĝo ludos pozitivan rolon, por ke Ĉinio povu pli bone praktiki enkondukon de fremdlanda kapitalo, reformadon kaj malfermon.

S-ino Song Lan, vicestro de la Ŝtata Ĝenerala Administracio de Imposto, diris, ke post ekpraktiko de la leĝo, entreprenoj de ĉinaj kapitaloj pagos imposton malpli multe ol antaŭe, dum tiuj de fremdlandaj kapitaloj -- iom pli multe. Pro tio iuj timas, ke tio hezitigos enkondukon de fremdlanda kapitalo. Tia zorgo estas komprenebla, sed laŭ longa perspektivo oni akiros pozitivan konkludon.