Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte oponas arbitran eksplikon de Japanio pri artikolo de reparacio

La 27-an de aprilo Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio forte oponas la arbitran eksplikon de la plej supera juĝejo de Japanio pri la artikoloj de reparacio en la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio, en kiu la ĉina registaro proklamas forlasi la postulon pri reparacio de Japanio al Ĉinio pro la agresa milito de Japanio kontraŭ Ĉinio.

Liu rimarkigis, ke la ekspliko estas kontraŭleĝa kaj senvalida. La ĉina registaro jam atentigis la japanan registaron, ke ĝi serioze vizaĝu al la zorgo de Ĉinio.

Japanio perforte laborigis kaj sklavigis ĉinojn dum sia agresa milito kontraŭ Ĉinio. Tio estas serioza krimo de la japana militarismo kontraŭ ĉinoj kaj reala grava homarajta problemo, kiu ankoraŭ ne estas solvita. Ĉinio postulas, ke Japanio bone solvu la problemon konsidere sian respondecon al la historio.