|   En 
              la 7-a de majo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao sendis telegramon 
              al Nicolas Sarkozy por esprimi sinceran gratulon kaj bondezirojn, 
              ke li estis elektita kiel franca prezidento. 
             Hu diris en la telegramo, ke en la lastaj jaroj profunde 
              disvolviĝis ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio 
              kaj Francio. La du flankoj gajnis gravajn progresojn en politiko, 
              ekonomio, komercado, scienco, teknologio, kulturo, edukado, justico 
              kaj aliaj kampoj, kaj intime kunlaboris en kune zorgataj gravaj 
              problemoj. La duflankaj interrilatoj jam fariĝis modelo por landoj 
              kun diferencaj historio, kultura tradicio kaj disvolva nivelo en 
              reciproka respekto kaj amika kunestado. Pluapaŝa evoluado de la 
              ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio 
              ne nur konformas al bazaj interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ 
              favoras al paco, stabileco kaj evoluado de la tuta mondo. Li diris: 
              "En la nova historia kondiĉo, observante la principon kaj spiriton 
              de la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Francio kaj aliaj gravaj dokumentoj, 
              mi volontas teni kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn kune kun 
              vi kaj skribi novan paĝon pri la amikeco kaj ampleksa kunlaboro 
              de Ĉinio kaj Francio, ĉiam konsidere la strategian altecon kaj longtempecon."
  
              
               
               
             |